Araba mondo

El Vikicitaro
Araba mondo
Araba mondo
Araba mondo
Aliaj projektoj
Araba mondo en Vikipedio
Araba mondo en Komuneja kategorio

Araba mondo estas la aro da landoj kie la parolantoj de la araba lingvo estas majoritato.

Citaĵoj[redakti]

Samuel P. Huntington[redakti]

Citaĵo
« Kontraŭstaro kontraŭ Sovetunio dum la Malvarma milito ne koncernis la demandon pri identeco de Turkio; sed la rilatoj kun la arabaj landoj post la Malvarma milito koncernas tiun ĉi demandon. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Triboj estas en la centro de la politiko de la arabaj ŝtatoj, multaj el kiuj, kiel diris Tasin Bashir, estas nuraj “triboj kun flagoj”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« En la araba mondo ekzistantaj ŝtatoj havas problemojn pri laŭleĝeco, ĉar plejparte ili estas rezulto de despotismaj, se ne kapricaj, agoj de eŭropa imperiismo»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Unuecon al la arablingva mondo povas doni nur la gazetaro. Naciismo estis nekonata al la okcidenta mondo ĝis la Renesanco, kiam Gutenberg ebligis ekvidi la gepatran lingvon en unuforma vesto»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Vidu ankaŭ[redakti]