Imago

El Vikicitaro
Imago
Imago
Imago
Aliaj projektoj
Imago en Vikipedio
Imago en Komuneja kategorio
Imago en Vikivortaro

Imago estas estas eblo de homa menso aŭ konscio krei bildojn kaj manipuli ilin.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« …je metafizika despero la ikonoklastojn metis la penso, ke la ikonoj kaŝas entute nenion, ke fakte tio estas ne la imagoj, kies statuson difinas agado de la originalo, sed la veraj simulakroj, senĉese elradiantaj siajn proprajn ĉarmojn. Pro tio ja necesis kontraŭ iu ajn pezo preventi tiun morton de dia referenceco. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Jen sinsekvaj fazoj de evoluo de la imago:

— ĝi spegulas fundamentan realon;
— ĝi maskas kaj deformas fundamentan realon;
— ĝi maskas mankon de fundamenta realo;

— ĝi entute havas nenian rilaton al iu ajn realo, estante sia propra simulakro en la pura senco»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Same kiel ĉe nivelo de la imagoj kaj informoj ne eblas distingo inter la spektakla kaj la simbola, ankaŭ ne eblas distingo inter la krimo kaj puno»
— Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]
Citaĵo
« Kiu ne timas ne havas imagon. »
— Erich KÄSTNER
Citaĵo
« Vi ne dehakas sekcion de via imagiva substanco kaj faras libron specife por infanoj, ĉar — se vi estas honesta — vi ne scias, kie infanaĝo finiĝas kaj matureco komenciĝas. Ĉio estas senfina kaj ĉio unu. » « (angle) You do not chop off a section of your imaginative substance and make a book specifically for children, for — if you are honest — you have no idea where childhood ends and maturity begins. It is all endless and all one. »
— P. L. Travers
Citaĵo
« Amu la batalon inter ĥaoso kaj imago. » « (angle) Love the battle between chaos and imagination. »
— Robert Fulghum
Citaĵo
« Apatio povas esti venkita de entuziasmo, kaj entuziasmo povas esti vekita nur per du aferoj: unue, idealo, kun kapto de la imago, kaj due, difinita komprenebla plano por efektivigi tiun idealon. » « (angle) by enthusiasm, and enthusiasm can only be aroused by two things: first, an ideal, with takes the imagination by storm, and second, a definite intelligible plan for carrying that ideal into practice. »
— Arnold J. Toynbee
Citaĵo
« Mi neniam serĉis revon en realo aŭ realon en revo. Mi permesis al mia imago libere agi, kaj mi ne estis devojigita de ĝi. »
— Gustave Moreau
Citaĵo
« Imago estas la reĝino de vero, kaj ebleco estas unu el la regionoj de vero. Ĝi pozitive similas al senfineco»
— Charles Baudelaire
Citaĵo
« Evidente la faktoj neniam nur atingas vin, sed estas inkluzivitaj de imago, kiu estis formita de via antaŭaj spertoj. Memoroj pri la pasinteco ne estas memoroj pri faktoj sed memoroj pri viaj imagoj pri la faktoj. » « (angle) Obviously the facts are never just coming at you but are incorporated by an imagination that is formed by your previous experience. Memories of the past are not memories of facts but memories of your imaginings of the facts. »
— Philip Roth
Citaĵo
« Kiu havas imagon, kiel facile li povas krei mondon el nenio. » « (hispane) El que tiene imaginación, con qué facilidad saca de la nada un mundo. »
— Gustavo Adolfo Bécquer
Citaĵo
« Mi imagas ke heroo estas viro, kiu faras tion, kion li povas. La aliaj ne faras tion. »
— Romain Rolland
Citaĵo
« Dum milionoj da jaroj la homaro vivis same kiel la bestoj. Poste okazis io, kio deĉenigis la potencon de nia imago. Ni lernis paroli» « (angle) For millions of years mankind lived just like the animals. Then something happened which unleashed the power of our imagination. We learned to talk. »
— Stephen Hawking
Citaĵo
« Imagu mondon, en kiu ĉiu unuopa homo sur la planedo ricevas senpagan aliron al la sumo de ĉiuj homaj scioj. Tion ni faras. » « (angle) Imagine a world in which every single person on the planet is given free access to the sum of all human knowledge. That's what we're doing. »
— Jimmy Wales
Citaĵo
« Ni ĉiuj - plenkreskuloj kaj infanoj, verkistoj kaj legantoj - havas la devon revi. Ni havas la devon imagi. Estas facile ŝajnigi, ke neniu povas ŝanĝi ion ajn, ke ni estas en mondo, en kiu la socio estas grandega kaj la individuo estas malpli ol nenio: atomo en muro, rizgrejno en rizkampo. Sed la vero estas, ke individuoj ree ŝanĝas sian mondon, individuoj faras la estontecon, kaj ili faras ĝin imagante, ke aferoj povas esti malsamaj. » « (angle) We all – adults and children, writers and readers – have an obligation to daydream. We have an obligation to imagine. It is easy to pretend that nobody can change anything, that we are in a world in which society is huge and the individual is less than nothing: an atom in a wall, a grain of rice in a rice field. But the truth is, individuals change their world over and over, individuals make the future, and they do it by imagining that things can be different. »
— Neil Gaiman
Citaĵo
« Oni devas esti tre naivamalhonesta por imagi, ke viroj elektas siajn kredojn sendepende de sia situacio»
— Claude Lévi-Strauss

Oscar Wilde[redakti]

Citaĵo
« Konsekvenceco estas la lasta rifuĝo de senimagemuloj. » « Consistency is the last refuge of the unimaginative. »
— Oscar Wilde
Citaĵo
« Imago estas kvalito donita al homo por kompensi lin por kio li ne estas, dum humoro estas donita por konsoli lin por kio li estas. » « Imagination is a quality given to man to compensate for what he is not, and a sense of humour is provided to console him from what he is. »
— Oscar Wilde