Intelekto

El Vikicitaro
Intelekto
Intelekto
Intelekto
Aliaj projektoj
Intelekto en Vikipedio
Intelekto en Komuneja kategorio
Intelekto en Vikivortaro

Intelekto estas kapablo pensi konceptaĵojn kaj estigi rilatojn inter ili.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Mi elektas miajn amikojn pro ilia bela aspekto, miajn konatulojn pro ilia bona karaktero kaj miajn malamikojn pro ilia bona intelekto. » « I choose my friends for their good looks, my acquaintances for their good character and my enemies for their good intellects. »
— Oscar Wilde, The Picture of Dorian Grey
Citaĵo
« Sed li neniam falis en la eraron de haltigi sian intelektan evoluon per formala akcpeto de ia kredaro aŭ sistemo» « But he never fell into the error of arresting his intellectual development by any formal acceptance of creed or system. »
— Oscar Wilde, The Picture of Dorian Grey, Ch 11
Citaĵo
« …tekniko de la amasa movado konsistas plejparte en enigado kaj kultivado de inklinoj kaj reagoj, karakteraj por malkontenta intelekto. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Intelektulo estas iu kiu trovis ion pli interesan ol sekso» « An intellectual is someone who has found something more interesting than sex. »
— Edgar Wallace
Citaĵo
« Ni ne volas, ke nia mondo pereu. Sed en nia serĉado de scio, jarcenton post jarcento, ni metis nian fidon al malvarma senpartia intelekto, kiu nur proksimigas nin al detruo. Ni atentis neniun saĝon kiu proponis gvidon. Nur lernante ami unu la alian, nia mondo povas esti savita. Nur amo povas konkeri ĉiujn. » « (angle) We do not want our world to perish. But in our quest for knowledge, century by century, we have placed all our trust in a cold, impartial intellect which only brings us nearer to destruction. We have heeded no wisdom offering guidance. Only by learning to love one another can our world be saved. Only love can conquer all. »
— Dora Russell
Citaĵo
« La akiro de iu ajn scio ĉiam estas utila al la intelekto, ĉar ĝi povas tiel forpeli senutilajn aferojn kaj reteni la bonon. Ĉar nenio povas esti amata aŭ malamata krom se ĝi unue estas konata. »
— Leonardo da Vinci
Citaĵo
« Scienca progreso sur larĝa fronto rezultas de la libera ludado de liberaj intelektoj, prilaborante temojn de ilia propra elekto, laŭ la maniero diktita de ilia scivolemo por esplorado de la nekonitaĵo. » « (angle)Scientific progress on a broad front results from the free play of free intellects, working on subjects of their own choice, in the manner dictated by their curiosity for exploration of the unknown. »
— Vannevar Bush
Citaĵo
« Miaj plej profundaj impulsoj estas optimismaj; sinteno, kiu ŝajnas al mi tiel spirite necesa kaj taŭga, kiel ĝi estas intelekte suspektinda» « (angle) My deepest impulses are optimistic; an attitude that seems to me as spiritually necessary and proper as it is intellectually suspect. »
— Ellen Willis

Gilbert Keith Chesterton[redakti]

Citaĵo
« Estas vojo de la okulo al la koro, kiu ne iras tra la intelekto. » « (angle) There is a road from the eye to the heart that does not go through the intellect. »
— Gilbert Keith Chesterton
Citaĵo
« Estas vojo de la okulo al la koro, kiu ne trapasas la intelekton. » « (angle) There is a road from the eye to the heart that does not go through the intellect. »
— Gilbert Keith Chesterton

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Dum la judo-kristana tradicio substrekis moralan aspekton de la patriarka etoso, la helena pensado atingis sian pintan krean esprimon, evoluigante ĝian intelektan flankon. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Saĝo estas kapablo de la homo mense ekkoni la mondon kontraŭe al la intelekto, kiu estas nura kapablo manipuli la universon de la aĵoj per pensado. Saĝo estas la ilo de la homo por ekkonado de la vero, la intelekto estas la ilo por pli sukcesa traktado de la mondo; la unua estas homeca laŭ sia esenco, la dua apartenas al la besta en la homo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Estiĝas eĉ impreso, ke ekde la 19-a jarcento ĝis niaj tagoj okazis videbla kresko de stulteco, se sub stulteco ni komprenas ion kontraŭan pli al saĝo ol al intelekto. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Efektive ni scias kiel kaj kio okazas, sed ni ne scias por kio kaj kial. Ni havas multe da homoj kun bonaj kaj altaj intelektaj kapabloj, sed niaj testoj de intelekto difinas kapablon memorfiksi kaj rapide decidi, sed tute ne pensi»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Maŝino povas reprodukti aŭ eĉ superi la intelekton, sed ĝi ne kapablas reprodukti la saĝon»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Neniu sana socio povas esti konstruita sur pure intelekta scio ĉe preskaŭ kompleta manko de komuna arta sperto, tio estas kolegio plus futbalo, krimkroniko kaj festado de la 4-a de Julio, de la Tago de la Patrino kaj Patro, kaj aldone de la Kristnasko»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]