Karl Marx

El Vikicitaro
Karl Marx
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Karl MARX (Esperantigite Karlo MARKSO; germane: Karl Heinrich Marx [karl HAJNriĥ marks] (naskiĝis la 5-an de majo 1818, mortis la 14-an de marto 1883) estis filozofo el Germanio. Li fondis la skolon de marksismo per sia hegela analizo kaj kritiko de kapitalismo.

Citaĵoj[redakti]

La filozofoj nur diversmaniere interpretis la mondon. La afero tamen estas ŝanĝi ĝin.

Ekonomiaj kaj filozofiaj manuskriptoj je 1844[redakti]

Citaĵo
« La komunismo mem ne estas la celo de homa evoluo. »
— Karolo MarksoEkonomiaj kaj filozofiaj manuskriptoj je 1844
Citaĵo
« Perforta altigo de salajro (jam sen paroli pri ĉiuj aliaj malfacilaĵoj, jam sen diri ke tian altigon kiel nenormalaĵon oni povus konservi ankaŭ nur perforte) estus, kiel tio sekvas el la supre dirita, ne pli ol pli bona pagado de sklavo kaj nek donus al laboristo, nek al laboro iliajn homajn destinon kaj dignon»
— Karolo MarksoEkonomiaj kaj filozofiaj manuskriptoj je 1844
Citaĵo
« Ĉia privata posedo sentas — almenaŭ rilate pli grandan privatan posedon — envion kaj sopiron de egaligo, tiel ke la du lastaj konsistigas esencon de la konkurenco. Kruda komunismo estas nur pinto de tiu ĉi envio kaj de tiu ĉi egaligo, devenanta de imago pri iu baza minimumo. »
— Karolo MarksoEkonomiaj kaj filozofiaj manuskriptoj je 1844
Citaĵo
« La homo ne traktas sin kiel sendependan, se li ne estas mastro de si mem, kaj la mastro de si mem li estas kiam lia ekzistado apartenas al li. La homo kiu vivas laŭ favoro de alia, traktas sin kiel dependulon. »
— Karolo MarksoEkonomiaj kaj filozofiaj manuskriptoj je 1844
Citaĵo
« [...] la tuta tiel nomata tutmonda historio estas nenio alia ol kreado de la homo per la homa laboro, estiĝado de naturo por la homo, do li havas klaran, nerefuteblan pruvon de sia kreado fare de si mem, de procezo de sia estiĝo. »
— Karolo MarksoEkonomiaj kaj filozofiaj manuskriptoj je 1844

Der 18. Brumaire des Louis Bonaparte[redakti]

Citaĵo
« La homoj faras sian propran historion, sed ili faras ĝin ne propravole, ne sub memelektitaj, sed sub rekte renkontitaj, donitaj kaj hereditaj cirkonstancoj. »
— Der 18. Brumaire des Louis Bonaparte, MEW 8, 115
Citaĵo
« Hegelo ie rimarkigas, ke ĉiuj grandaj mondhistoriaj faktoj kaj personoj okazas iel dufoje. Li forgesis aldoni: la unuan fojon kiel tragedio, la alan fojon kiel farso. »
— Der 18. Brumaire des Louis Bonaparte, MEW 8, 115
Citaĵo
« Kiam la maldekstro volis venki en la parlamento, ĝi ne rajtis preni la armilojn. Kiam en la parlamento ĝi alvokis al la armiloj, ĝi ne rajtis sur la strato konduti parlamente. »
— Der 18. Brumaire des Louis Bonaparte, MEW 8, 144
Citaĵo
« Kaj al tio apartenis tiu stranga malsano, kiu disvastiĝis ekde 1848 sur la tuta kontinento, la parlamenta idiotismo, kiu fiksis la kontaĝitojn en imagitan mondon kaj forrabis de ili ĉian senson, ĉian memoron, ĉian komprenon de la kruda ekstera mondo. »
— Der 18. Brumaire des Louis Bonaparte, MEW 8, 173
Citaĵo
« La unua antaŭkondiĉo de ĉia homhistorio estas kompreneble la ekzisto de vivantaj homaj individuoj. La unua konstatenda fakto estas do la korpa organizo de tiuj individuoj kaj ilia per tio donita rilato al la cetera naturo. »

Die deutsche Ideologie[redakti]

Citaĵo
« [La perceptebla mondo kiu ĉirkaŭas la homon estas] ne ekde la eterno rekte donita ĉiam sama aĵo [...], sed la produkto de la industrio kaj de la socia stato, nome en tiu senco ke ĝi estas historia produkto, la rezulto de la agado de tuta vico da generacioj. »
— Die deutsche Ideologie etc., MEW 3
Citaĵo
« Ni komunistoj konas nur unu sciencon, la sciencon de la historio. La historio rigardeblas el du flankoj, ĝi divideblas en la historion de la naturo kaj la historion de la homoj. Tamen la du flankoj ne estas disigeblaj; tiom longe kiom ekzistas homoj, la naturhistorio kaj la homhistorio kompletigas sin reciproke. »
— Die deutsche Ideologie etc., MEW 3, 18
Citaĵo
« La komunismo estas por ni ne starigenda stato, sed idealo, laŭ kiu la realo devos orientiĝi. Ni nomas komunismo la realan movadon, kiu nuligas la nunan staton. La kondiĉoj de tiu movado rezultas el la nun ekzistanta antaŭkondiĉo. »
— Die deutsche Ideologie etc., MEW 3, 35
Citaĵo
« La senpera realeco de la penso estas la lingvo. »
— Die deutsche Ideologie, MEW 19, 432
Citaĵo
« La konscio estas […] jam komence socia produkto kaj restas tia, tiom longe kiom entute ekzistas homoj. »
— Die deutsche Ideologie, MEW 3
Citaĵo
« Tiu postulo ŝanĝi la konscion kondukas al la postulo alie interpreti la ekzistanton, do agnoski ĝin per alia interpreto. »
— Die deutsche Ideologie, MEW 3
Citaĵo
« La homoj faris al si ĝis nun ĉiam malĝustajn ideojn pri si mem, pri tio kio ili estas aŭ estu. Laŭ siaj imagoj pri dio, pri la normalaj homoj ktp ili instalis siajn kondiĉojn. La elkovaĵoj de iliaj kapoj kreskis al ili super la kapon. Ili, la kreintoj, klinis sin antaŭ siaj kreitaĵoj. Ni liberigu ilin el la fantaziaĵoj, la ideoj, la dogmoj, la imagatajn estaĵojn, sub kies jugo ili pereas. Ni ribelu kontraŭ tiu estrado de la pensoj. »
— Die deutsche Ideologie, MEW 3, 13
Citaĵo
« Tie kie ĉesas la spekulado, en la reala vivo, komencas do la reala, pozitiva scienco, la prezento de la praktika agado, de la praktika evoluado de la homoj. La sensignifaj frazoj pri konscio ĉesas, reala scio devas anstataŭi ilin. »
— Die deutsche Ideologie, MEW 3, 27
Citaĵo
« La pensoj de la dominanta klaso estas en ĉiu epoko la dominantaj pensoj, do la klaso, kiu estas la dominanta materia povo de la socio, estas samtempe ĝia dominanta spirita povo. »
— Die deutsche Ideologie, MEW 3, 46
Citaĵo
« Same kiel la medicinaj miraklistoj kaj miraklaj kuracoj baziĝas sur la nescio pri la leĝoj de la naturo, tiel baziĝas la sociaj miraklistoj kaj miraklaj kuracoj sur la nescio pri la leĝoj de la socia mondo. »
— Die deutsche Ideologie, MEW 3, 523

Die heilige Familie[redakti]

Citaĵo
« Ideoj povas entute nenion realigi. Por realigi la ideojn necesas la homoj kiuj disponigas praktikan forton. »
— Die heilige Familie, MEW 2, 126
Citaĵo
« La moralo estas la senpoveco en ago. Ĉiufoje kiam ĝi kontraŭbatalas malvirton, ĝi malvenkas. »
— Die heilige Familie, MEW 2, 213

Kontribuo al kritiko de politika ekonomiko [1859][redakti]

Citaĵo
« Ju malpli da tempo la socio bezonas por produkti tritikon, brutaron ktp, des pli da tempo ĝi gajnas por alia produktado, materia aŭ spirita. Kiel ĉe unuopa individuo, la tutflankeco de ĝia evoluo, de ĝia ĝuado kaj de ĝia agado dependas de tempoŝparo. […] Ekonomio de tempo, en tiu solviĝas fine ĉia ekonomio. »
— Kontribuo al kritiko de politika ekonomiko [1859]
Citaĵo
« Milito kompreniĝas per si mem, ĉar ekonomie ĝi estas senpere tia, kvazaŭ nacio ĵetus parton de sia kapitalo en la akvon. »
— Kontribuo al kritiko de politika ekonomiko [1859]
Citaĵo
« Ne konscio de la homoj determinas ilian ekzistadon, sed inverse, ilia socia ekzistado determinas ilian konscion. »
— Karolo MarksoKontribuo al kritiko de politika ekonomiko [1859]
Citaĵo
« Eĉ ne unu socia formacio pereas antaŭ ol evoluis ĉiuj produktivaj fortoj por kiuj ĝi donas sufiĉe da spaco, kaj novaj, pli altaj produktivaj fortoj neniam aperas antaŭ ol maturiĝos materialaj kondiĉoj de ilia ekzistado ene de la malnova socio mem. Pro tio la homaro ĉiam starigas antaŭ si nur la taskojn, kiujn ĝi povas solvi, ĉar ĉe skrupula esplorado ĉiam evidentiĝas ke la tasko mem aperas nur kiam materialaj kondiĉoj por ĝia solvo jam haveblas aŭ almenaŭ kreiĝas. »
— Karolo MarksoKontribuo al kritiko de politika ekonomiko [1859]

Klassenkämpfe in Frankreich[redakti]

Citaĵo
« La rajto je laboro estas en la burĝa senco kontraŭdiro, mizera, vana deziro. »
— Klassenkämpfe in Frankreich, MEW 7, 42
Citaĵo
« Nova revolucio eblas nur en la sekvo de nova krizo. Sed ĝi estas ankaŭ same certa kiel tiu. »
— Klassenkämpfe in Frankreich, MEW 7, 98

Kritiko de la Hegela Jurfilozofio [1843][redakti]

Citaĵo
« Religia mizero estas samtempe esprimo de la vera mizero kaj protesto kontraŭ tiu ĉi vera mizero. Religio estas suspiro de la subpremita estaĵo, koro de la senkora mondo, same kiel ĝi estas animo de senanimaj ordoj. Religio estas opio de la popolo. Nuligo de la religio kiel iluzia feliĉo de la popolo estas postulo de ĝia efektiva feliĉo. Postulo de rezigno je iluzioj pri sia stato estas postulo de la rezigno je tia stato, kiu necesigas la iluziojn. Sekve la kritiko de la religio estas burĝono de la kritiko de tiu azilo de ploro kies sankta aŭreolo estas la religio. »
— Karolo MarksoKritiko de la Hegela Jurfilozofio [1843]
Citaĵo
« La kritiko de la religio finiĝas per la instruo ke la homo estas la plej alta estulo por la homo, do per la kategoria imperativo faligi ĉiajn kondiĉojn en kiuj la homo estas humiligata, forlasita, malestiminda estaĵo. »
— Kritiko de la Hegela Jurfilozofio, MEW 1, 385

Kritiko de la Gotaa Programo[redakti]

Citaĵo
« La impostoj estas la ekonomia bazo de la registara maŝino kaj nenio alia. »
— Kritiko de la Gotaa Programo, p. 38
Citaĵo
« Ĉiu devas povi kontentigi sian religian kiel sian korpan neceson, sen ke la polico enŝovu sian nazon. »
— Kritiko de la Gotaa Programo, p. 39

La Kapitalo [1867, 1885, 1894][redakti]

La kapitalo. Volumo I (1867) de Karl Marx elgermanigita de Vilhelmo Lutermano
Citaĵo
« Ĉiu komenco estas malfacila, tio validas en ĉiuj sciencoj»
Citaĵo
« Al la plendo pri korpa kaj spirita kripligo, antaŭtempa morto, torturo de trolaboro, ĝi respondas: Ĉu tiu turmento nin turmentu, ĉar ĝi pliigas nian plezuron (la profiton)? »
— La kapitalo, ĉap. 1-9, p. 311, 312
Citaĵo
« Ĉe la analizado de la ekonomiaj formoj krome ne povas servi mikroskopo nek ĥemiaj reakciiloj. La abstraktiga forto devas anstataŭi ambaŭ. »
— La kapitalo, ĉap. 1-9, p. 15
Citaĵo
« La giganta, intermita etendeblo de la fabriksistemo kaj ĝia dependeco de la mondmerkato produktas nepre febran produktadon kaj postsekvan troplenigon de la merkatoj, kun kies kuntiriĝo okazas paralizo. La vivo de la industrio transformiĝas en sinsekvon de periodoj de meza vigleco, prospero, superproduktado, krizo kaj stagnado. »
— La kapitalo, ĉap. 10-13, p. 177, 178
Citaĵo
« La irlanda malsato de 1846 mortigis pli ol 1 000 000 homojn, sed ĝi mortigis nur kompatindajn diablojn. Al la riĉeco de la lando ĝi ne faris la plej etan damaĝon»
Citaĵo
« ... la laboristo ne estas kapitalisto, kvankam li alportas varon al merkato, nome sian propran haŭton»
Citaĵo
« La kapitalo estas mortinta laboro, kiu nur vampire reviviĝas per ensuĉado de viva laboro, kaj vivas des pli, ju pli da ĝi ĝi ensuĉas. »
— La kapitalo, ĉap. 1-9, p. 269
Citaĵo
« La religia mondo estas nur la respegulo de la reala mondo. »
Citaĵo
« Nur la formo en kiu oni deprenas tiun plusvaloron de la rekta produktanto, la laboristo, distingas la ekonomiajn soci-ordojn, ekz-e la socion de sklavismo disde tiu de la dunglaboro. »
— La kapitalo, ĉap. 1-9, p. 251
Citaĵo
« Produktado de plusvaloro aŭ plusfarado estas la absoluta leĝo de tiu produktadmaniero [de kapitalismo]. »
— Das Kapital, MEW 23, 647
Citaĵo
« La akumulado de riĉaĵo ĉe unu poluso estas do samtempe akumulado de mizero, laborturmento, sklaveco, nesciado, brutaliĝo kaj morala difektiĝo ĉe la kontraŭa poluso, do ĉe tiu klaso kiu produktas sian propran produkton kiel kapitalon. »
— Das Kapital, MEW 23, 674-675
Citaĵo
« La perforto estas la akuŝisto de ĉia malnova socio kiu gravedas je nova. »
— Das Kapital, MEW 23, 779
Citaĵo
« La sola parto de la tiel nomata nacia riĉaĵo, kiu reale eniras en la tutan posedon de la modernaj popoloj, estas ‒ ilia ŝtatŝuldo. »
— Das Kapital, MEW 23, 782
Citaĵo
« Kun konvena profito la kapitalo fariĝas aŭdaca. Dek elcento sekuraj, kaj eblas apliki ĝin ĉie; 20 elcento, ĝi vigliĝas; 50 elcento, pozitive aŭdaca; por 100 elcento ĝi stamfas ĉiajn homajn leĝojn sub sian piedon; 300 elcento, kaj ne ekzistas krimo kiun ĝi ne riskus, eĉ riske de pendumilo. »
— Das Kapital, MEW 23, 801
Citaĵo
« Kiel la sovaĝulo devas lukti kun la naturo por kontentigi siajn bezonojn, por konservi kaj reprodukti sian vivon, tiel devas tion la civilizito, kaj li devas tion en ĉiuj sociaj formacioj kaj sub ĉiuj eblaj produktadmanieroj. »
— Das Kapital, MEW 25, 828
Citaĵo
« En manufakturo kaj metio laboristo igas la ilon servi al si, en fabriko li servas al maŝino. Tie movado de la laborilo venas de li, ĉi tie li devas sekvi movojn de la laborilo. En manufakturo laboristoj estas membroj de unu viva mekanismo. En fabriko morta mekanismo ekzistas sendepende de ili kaj ili estas aligitaj al ĝi kiel vivaj aldonaĵoj. »
— Karolo MarksoLa Kapitalo
Citaĵo
« Kapitalo estas morta laboro, kiu kvazaŭ vampiro reviviĝas nur kiam ĝi ensuĉas vivan laboron kaj ĝi vivas ju pli bone ol pli da viva laboro ĝi konsumas. »
— Karolo MarksoLa Kapitalo
Citaĵo
« Perforto estas akuŝigisto de ĉiu malnova socio kiam ĝi estas graveda je la nova. »
— Karolo MarksoLa Kapitalo

La mizero de la filozofio[redakti]

Citaĵo
« El la manmuelilo rezultas socio kun feŭdaj sinjoroj, el la vapormuelilo rezultas socio kun industriaj kapitalistoj. »
— La mizero de la filozofio, p. 122
Citaĵo
« [La homoj estas] samtempe aŭtoroj kaj aktoroj de sia propra dramo. »
— La mizero de la filozofio, p. 128

Manifesto de la Komunista Partio [1848][redakti]

La moderna ŝtatpotenco estas nur komitato, kiu mastrumas la komunajn aferojn de la tuta burĝaro.
Citaĵo
« Sed ĉia klasbatalo estas politika batalo. »
— Manifesto de la Komunista Partio, (MEW 4)
Citaĵo
« La komunisma revolucio estas la plej radikala rompo kun la hereditaj proprietrilatoj; estas nature ke en sia evoluo ĝi rompas plej radikale kun la hereditaj ideoj. »
— Manifesto de la Komunista Partio, (MEW 4)
Citaĵo
« La moderna ŝtatpotenco estas nur komitato, kiu mastrumas la komunajn aferojn de la tuta burĝaro. »
— Manifesto de la Komunista Partio, (MEW 4, 464)
Citaĵo
« Kvankam ne laŭ la enhavo, sed ja laŭ la formo, la batalo de la proletaro kontraŭ la burĝaro estas unue nacia. La proletaro de ĉiu lando devas kompreneble unue venki sian propran burĝaron. »
— Manifesto de la Komunista Partio, (MEW 4, 473)
Citaĵo
« Kio distingas la komunismon, tio ne estas la forigo de la proprieto entute, sed la forigo de la burĝa proprieto. »
— Manifesto de la Komunista Partio, (MEW 4, 475)
Citaĵo
« Per unu vorto, la komunistoj subtenas ĉie ĉian revolucian movadon kontraŭ la ekzistantaj sociaj kaj politikaj kondiĉoj. »
— Manifesto de la Komunista Partio, (MEW 4, 492)
Citaĵo
« La dominantaj ideoj de iu epoko estis ĉiam nur la ideoj de la dominanta klaso. »
— Manifesto de la Komunista Partio, (MEW Bd 4, 459)
Citaĵo
« La komunismo prenas al neniu la povon alproprigi al si sociajn produktojn, ĝi prenas nur la povon per tiu alproprigo subjugi al si fremdan laboron. »
— Manifesto de la Komunista Partio, MEW 4, 477
Citaĵo
« La historio de la tuta ĝisnuna socio estas la historio de klasbataloj. Liberulo kaj sklavo, patricio kaj plebano, barono kaj servutulo, gildano kaj submajstro, unuvorte, subpremantoj kaj subprematoj, staris unu kontraŭ la alia en daŭra opozicio, havis seninterrompan batalon, foje kaŝe ‒ foje malkaŝe, batalon, kiu ĉiufoje finiĝis per revolucia transformo de la tuta socio aŭ per komuna pereo de la batalintaj klasoj. »
— Manifesto de la Komunista Partio, p. 35-36
Citaĵo
« Sed la burĝaro ne nur forĝis la armilojn, kiuj portos al ĝi la morton; ĝi ankaŭ generis la homojn, kiuj uzos tiujn armilojn - la modernajn laboristojn, la proletojn. »
— Manifesto de la Komunista Partio, p. 42-43
Citaĵo
« Vi teruriĝas, ke ni volas forigi la privatan proprietaĵon. Sed en via ekzistanta socio la privata proprietaĵo estas forigita por naŭ dekono de la membroj, ĝi ĝuste tial ekzistas, ĉar por naŭ dekonoj ĝi ne ekzistas. Vi do riproĉas al ni, ke ni volas forigi proprietaĵon por kies ekzisto la necesa kondiĉo estas la neekzisto de iu ajn proprietaĵo por la grandega majoritato de la socio.

Unuvorte, vi riproĉas al ni, ke ni volas forigi vian proprietaĵon.

Ĝuste tiel, tion ni volas. »
— Manifesto de la Komunista Partio, p. 55
Citaĵo
« La burĝo vidas en sia edzino nuran produktado-instrumenton. Li aŭdas, ke la produktado-instrumentoj estu komune ekspluatataj, kaj kompreneble li nur povas veni al la konkludo, ke la sorto de la komuna sociigo same trafos la virinojn. Li ne suspektas, ke ĝuste necesas forigi la pozicion de la virinoj kiel nuraj produktado-instrumentoj. »
— Manifesto de la Komunista Partio, p. 58
Citaĵo
« La komunistoj malŝatas kaŝi siajn konceptojn kaj intencojn. Ili malkaŝe deklaras, ke iliaj celoj povas esti atingitaj nur per perforta renverso de ĉiu ĝisnuna sociordo. Timtremu la regantaj klasoj pro komunista revolucio. La proletoj per ĝi povas perdi nenion, krom siajn ĉenojn. Ili povas gajni mondon. Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu! »
— Manifesto de la Komunista Partio, p. 78
Citaĵo
« Do en la burĝa socio pasinteco dominas la nuntempon, en la komunista socio la nuntempo dominas la pasintecon. En la burĝa socio kapitalo havas sendependecon kaj individuecon, dum la laboranta individuo estas senigita je memstareco kaj senpersonigita. »
— Karolo Markso, Friedrich EngelsManifesto de la Komunista Partio [1848]

Zirkularbrief an die SPD-Führung[redakti]

Citaĵo
« Anstataŭ decida politika opozicio - ĝenerala perado; anstataŭ batalo kontraŭ registaro kaj burĝaro - la provo gajni kaj persvadi ĝin; anstataŭ obstina rezistado kontraŭ desupraj ekscesoj - humila submetiĝo kaj la koncedo ke oni meritas la punon. »
— Zirkularbrief an die SPD-Führung 1879, MEW 19, 162-165
Citaĵo
« Ĉe la fondo de la Internacio ni eksplicite formulis la bataldevizon: La liberigo de la laborista klaso devas esti la faro de la laborista klaso mem. Ni do ne povas kuniri en la sama partio kun homoj, kiuj malkaŝe eldiras ke la laboristoj estas tro malkleraj por liberigi sin mem kaj devas esti liberigotaj nur desupre. »
— Zirkularbrief an die SPD-Führung, MEW 19, 162

Zur Kritik der Hegelschan Rechtsphilosophie[redakti]

Citaĵo
« Estas do la tasko de la historio, post kiam malaperis la transmondeco de la vero, starigi la veron de la ĉi-mondeco. »
— Zur Kritik der Hegelschan Rechtsphilosophie, Einleitung, MEW 1, 378
Citaĵo
« La armilo de kritiko tamen ne povas anstataŭi la kritikon de la armiloj, la materia potenco estas faligenda per materia potenco, sed ankaŭ la teorio fariĝas materia potenco, ekde kiam ĝi kaptas la amasojn. »
— Zur Kritik der hegelschen Rechtsphilosophie, MEW 1
Citaĵo
« Ne estas la konscio de la homoj kiu determinas ilian eston, sed inverse, ilia socia esto kiu determinas ilian konscion. »
— Zur Kritik der politischen Ökonomie, MEW 42
Citaĵo
« Tiu ĉi skizo pri la evoluo de miaj studaĵoj en la fako de politika ekonomio havas nur la taskon pruvi, ke miaj opinioj, kiel ajn oni prijuĝas ilin kaj kiom ajn malmulte ili kongruas kun la interesitaj antaŭjuĝoj de la regantaj klasoj, estas la rezulto de skrupula kaj longjara esplorado. Sed ĉe la enirejo de la scienco, kiel ĉe la enirejo de la infero, staru nepre la postulo:

Qui si convien lasciare ogni sospetto

Ogni viltà convien che qui sia morta.

[„Ĉi tie nepras forlasi ĉian suspekton, Kaj ĉia malkuraĝo devas morti.” Danto, „Dia Komedio”] »
— Zur Kritik der politischen Ökonomie, Vorwort, MEW 13, 11

Aliaj verkoj[redakti]

Citaĵo
« Ĉiuj revolucioj ĝis nun pruvis nur unu aferon, nome, ke multaj aferoj povas esti ŝanĝitaj, sed ne la homo» « Alle Revolutionen haben bisher nur eines bewiesen, nämlich, dass sich vieles ändern lässt, bloß nicht die Menschen. »
Citaĵo
« La religio estas la opio de la popolo, la koro de mondo sen koro. »
Citaĵo
« Homo devus esti, kio li povus esti.[1] »
Citaĵo
« Revolucioj estas la lokomotivoj de la historio»
— La Klasaj Luktoj en Francio, 1848 ĝis 1850 (1850)
Citaĵo
« Ĉiuj, kiuj scias ion ajn pri historio ankaŭ scias ke grandaj sociaj revolucioj estas neeblaj sen la virina fermento. Socia progreso povas esti mezurata ĝuste per la socia pozicio de la bela sekso (simplaj inkluzivitaj). »
— Letero al Ludwig Kugelmann (12 decembron 1868)
Citaĵo
« Ĉiu paŝo de vera movado pli gravas ol deko da programoj. »
— Letero al W. Bracke (5 majo 1875)
Citaĵo
« Se io estas certa, estas ke mi mem ne estas marksisto.[2] »
Citaĵo
« Prometeo estas la plej eminenta sanktulo kaj martiro en la filozofia kalendaro» « Prometheus ist der vornehmste Heilige und Märtyrer im philosophischen Kalender. »
Citaĵo
« La fundamento de nereligia kritiko estas: Homo faras religion, religio ne faras homon. »
Citaĵo
« Feuerbach estas la sola, kiu havas seriozan, kritikan sintenon al la hegela dialektiko kaj kiu faris aŭtentikajn malkovrojn en ĉi tiu kampo. Li fakte estas la vera konkeranto de la malnova filozofio»
Citaĵo
« Fakte ne la konscio regas la vivon, sed la vivo mem regas la konscion. » « Nicht das Bewußtsein bestimmt das Leben, sondern das Leben bestimmt das Bewußtsein. »
Citaĵo
« Lingvo, same kiel konscio, estiĝas nur de la bezono, la neceso de interrilato kun aliaj homoj. » « Sprache entsteht, wie das Bewußtsein, erst aus dem Bedürfnis, der Notdurft des Verkehrs mit anderen Menschen. »
Citaĵo
« Viroj faras sian propran historion, sed ili ne faras ĝin laŭplaĉe; ili ne faras ĝin en mem-elektitaj cirkonstancoj, sed en cirkonstancoj jam ekzistantaj, donitaj kaj transdonitaj de la pasinteco»
Citaĵo
« Tiel same, la komencanto, kiu lernis novan lingvon, ĉiam tradukas ĝin reen al sia gepatra lingvo, sed li asimilas la spiriton de la nova lingvo kaj esprimas sin libere en ĝi nur kiam li moviĝas en ĝi sen memori la malnovan kaj kiam li forgesas sia denaska lingvo. »
Citaĵo
« La ideoj ne ekzistas aparte de la lingvo» « Die Ideen exis­tie­ren nicht ge­trennt von der Spra­che. »
Citaĵo
« Ĉar laboro estas moviĝo, tempo estas ĝia natura mezuro»
Citaĵo
« Lukso estas la malo de nature necesa»
Citaĵo
« Ju pli mizera estas via ekzistado, ju malpli vi manifestas vian vivon, des pli granda estas via havaĵo, des pli granda estas via fremdigita vivo, des pli multe vi akumulas vian fremdigitan esencon. »
— Karolo Markso, Frederiko Engelso, Historisch-kritische Ausgabe
Citaĵo
« Politika ekonomiko, malgraŭ sia laika kaj sentema aspekto, estas efektive morala scienco, la plej morala el la sciencoj. Ĝia ĉefa tezo estas abnegacio, rezigno je la vivo kaj je la homaj bezonoj»
— Karolo Markso
Citaĵo
« Se vi vere interesiĝas pri religio, legu la profetojn anstataŭ aŭskulti banalaĵojn. »
— Karolo Markso, al sia edzino, frekventinta lekciojn de liberala edifanto



Disputataj[redakti]

Citaĵo
« Demokratio estas la vojo al socialismo.
  • Atribuita al Marx en la lastaj jaroj, inkluzive en Communism (2007) de Tom Lansford, p. 48, sed la plej frua apero de ĉi tiu ankoraŭ trovita estas en The Communist Review (1952) de la Brita Komunima Partio, p. 15. »


Misatribuitaj[redakti]

Citaĵo
« La subprematoj rajtas decidi, kiuj apartaj reprezentantoj de la subprema klaso reprezentu kaj subpremu ilin en la parlamento unufoje ĉiujn kelkajn jarojn.
  • Fakte de Ŝtato kaj Revolucio de Vladimir Lenin, parafrazante Marx en La Civila Milito en Francio. »
Citaĵo
« Ni pendigos la kapitalistojn per la ŝnuro, kiun ili vendas al ni.
  • Ofte atribuita al Lenin aŭ Stalin, malpli ofte al Marx. La frazo devenas el onidiro ke Lenin diris tion al unu el siaj proksimaj kunlaborantoj Grigori Zinoviev, post kunveno de la politburoo en la fruaj 1920-aj jaroj, sed ekzistas neniuj pruvoj ke li iam diris tion. »
Citaĵo
« Ĉirkaŭigu vin per homoj, kiuj feliĉigas vin. Homoj, kiuj ridigas vin, kiuj helpas vin kiam vi bezonas. Homoj, kiuj vere zorgas. Ili estas konservindaj en via vivo.
  • Atribuite al Karl Marx, samnoma komponisto. »
Citaĵo
« Viro kaptu fiŝon kaj vi povos vendi ĝin al li. Instruu homon fiŝkapti kaj vi ruinigos mirindan komercan ŝancon.
  • Atribuite al Marx (eble kiel ŝerco) en W. C. Privy's Original Bathroom Companion (2003) »

Pri la aŭtoro[redakti]

La merito de Marx estas ke li subite produktas kvalitan ŝanĝon en la historio de socia penso… li esprimas revolucian koncepton: la mondo ne nur devas esti interpretata, ĝi devas esti transformita. ~ Che Guevara
Citaĵo
« Multe, se ne ĉio, kion ni scias pri la kompleksa mekanismo respondeca pri la disvolviĝo (kaj stagnado) de produktivaj fortoj kaj pri la pliiĝo kaj kadukiĝo de sociaj organizoj, estas rezulto de la analiza laboro entreprenita de Marx kaj de tiuj, kiujn li inspiris. »
— Paul A. Baran
Citaĵo
« Mi vidas Marx, kiu estis maljuna judo, kiel la lasta el la Malnovaj Testamentaj Profetoj, ĉi tiu maljuna barbulo laboranta en la Brita Biblioteko, studanta kapitalismon, pri tio temis Das Kapital, ĝi estis klarigo de brita kapitalismo. Kaj mi pensis interne, 'Nu, iu ajn povus verki tian libron, sed tio, kio eliras el lia verkado, estas pasia malamikeco al la maljusteco de kapitalismo. Li estis profeto, do mi metis lin en tiun kategorion kiel malnovtestamenta profeto. »
— Tony Benn, en intervjuo kun John Cleary (23-an de februaro 2003).
Citaĵo
« Marksismo jam estas spirita (ne religia) instruado celanta la plibonigon de la socio. Tio ne signifas ke ĝi estas perfekta plano por vere spirita socio... Oni ne forgesu ke Marx estis (kaj kompreneble estas) disĉiplo de la Majstro Jesuo, kiu inspiris lin. »
— Benjamin Creme
Citaĵo
« Marx estis astronomo de la historio, ne astrologo. »
— Meghnad Desai
Citaĵo
« Sed malgraŭ la mankoj de lia analizo, Marx levis iujn bazajn demandojn. Mi estis profunde maltrankviligita dum miaj fruaj adoleskaj tagoj pri la abismo inter superflua riĉeco kaj mizera malriĉeco kaj mia legado de Marx igis min ĉiam pli konscia pri ĉi tiu abismo. »
— Martin Luther King
Citaĵo
« Mi ne kompetentas prijuĝi. Sed sendube li estis bonega homo. »
— Paul Erdős[3]
Citaĵo
« La merito de Marx estas ke li subite produktas kvalitan ŝanĝon en la historio de socia penso. Li interpretas historion, komprenas ĝian dinamikon, antaŭdiras la estontecon, sed krom antaŭdiri ĝin (kio kontentigus lian sciencan devon), li esprimas revolucian koncepton: la mondo ne nur devas esti interpretata, ĝi devas esti transformita. La homo ĉesas esti la sklavo kaj ilo de sia ĉirkaŭaĵo kaj konvertas sin en la arkitekton de sia propra destino»
— Che Guevara
Citaĵo
« Marx estis tre konscia pri la kapablo de kapitalismo novkrei kaj adaptiĝi. Sed li ankaŭ sciis ke kapitalisma ekspansio ne estas eterne daŭrigebla. Kaj dum ni atestas la disvolviĝon de kapitalismo kaj la disrompiĝon de tutmondismo, Karl Marx estas pravigita kiel la plej prudenta kaj grava kritikisto de kapitalismo. »
— Chris Hedges
Citaĵo
« Dio mortis. Marx mortis. Kaj mi mem ne fartas tiel bone. »
— Eugène Ionesco
Citaĵo
« Mi renkontis Marx, Lenin, Trotskij, Engels kaj Mao kiam mi eniris malliberejon kaj ili liberigis min. »
— George Jackson (1994)
Citaĵo
« Funde, la ĉefa pasio per kiu li estis kortuŝita estis la pasio por justeco. Li eble malamis tro forte, li estis ĵaluza kaj li fieris. Sed la ĉefa fonto de lia vivo estis la deziro preni de la ŝultroj de la homoj la ŝarĝon, per kiu ili estis subpremitaj. »
— Harold Laski
Citaĵo
« Tentas kompari Platonon kun Markso; efektive, mi tion faris. Kiel Platono, Marx antaŭĝojis pri estonteco, en kiu la ŝtato, leĝo, devigo kaj konkurenco por potenco malaperis kaj politiko anstataŭiĝis per racia organizo. Sed ni ne devas premi la komparon»
— Alan Ryan
Citaĵo
« Karl Marx, viziulo, malkovris ke vi povas regi sklavon multe pli bone, konvinkante lin ke li estas dungito. »
— Nassim Nicholas Taleb (2010)
Citaĵo
« Eĉ la bolŝevismo, kies radikalismo estis ekstrema, balzamis Leninon kaj el Karolo Markso faris la Savinton. La idealo de individuo estas la neelradikigebla bezono de la homa animo, kiu protektas ĝin kun fanatikeco kies grandeco kreskas kun ĝia malgracio. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
Citaĵo
« ...socialismo de Markso kaj bolŝevismo estas du historiaj fenomenoj, kiuj apenaŭ havas komunajn tuŝpunktojn. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Sendube se la kapitalo evoluus laŭe al sia kontraŭdira logiko, ĝi estus neniigita de la proletaro. Analizo de Markso restas absolute senriproĉa. Li simple ne antaŭvidis, ke antaŭ vizaĝo de neevitebla minaco la kapitalo povos iugrade transpolitikiĝi, transiri al alia orbito — ekster la produktadajn rilatojn kaj politikajn antagonismojn, aŭtonomiĝi kiel hazarda, cirkula kaj ekstaza formo, kaj samtempe reprezenti la tutan mondon en ĝia tuta diverseco laŭ siaj imago kaj tipo… La unua manifestiĝo de tiu ĉi mutacio iĝis sendube la krizo de la 1929-a jaro; la katastrofo de la 1987-a jaro estis nur sekva epizodo de la sama procezo. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Malgraŭ tio, ke la verkojn de Markso kaj aliaj teoretiistoj de socialismo povas legi ĉiu, plejparto de la homoj, tiom furioze reagantaj al socialismo kaj marksismo, legis eĉ ne unu frazon de Markso, kaj multaj havas tre supraĵajn sciojn en tiu ĉi sfero. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
Citaĵo
« Riĉulo, laŭ Markso, estas la homo, kiu estas multo, sed ne tiu, kiu havas multon. »
— Erich Fromm
Citaĵo
« Same kiel por la aliaj socialistoj, por Markso la ĉefan signifon havas la homo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« En kariero de preskaŭ ĉiu, eĉ ne skrupulema “homo de la vorto” aperas momento, kiam estima aŭ paciga gesto fare de la potenculoj povas allogi lin al ilia flanko. En certan periodon de sia vivo multaj “homoj de la vorto” pretas iĝi oportunistoj kaj korteganoj. Jesuo mem eble ne edifus sian instruon se la fariseoj akceptus lin, nomus sia instruisto kaj aŭskultus kun estimo. Se Luteron ĝustatempe oni farus episkopo, tre verŝajnas ke tio malvarmigus ardon ankaŭ de Lutero kaj de la tuta Reformacio. La junan Karolon Markson verŝajne oni povus allogi al la flanko de Prusio, se oni donus al li titolon kaj respondecan postenon en la registaro; same pri Lasalo, se li ricevus titolon kaj korteganan uniformon. Sed aliflanke tuj post kiam la “homo de la vorto” formulos sian filozofion kaj sian programon, li komencas defendi ilin pli firme kaj li mem iĝas malpli influebla de flatado kaj allogado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La liberpensemo de la Renesanco estis antaŭulo de la nova fanatikecoReformacio kaj de la Kontraŭreformacio. Francoj de la Klerisma epoko, senmaskigantaj la eklezion kaj la kronon, edifantaj racion kaj toleremon, kaŭzis eksplodon de la revolucia kaj nacia fanatikeco, ne ĉesintan ĝis nun. [Markso kaj liaj adeptoj, diskreditigintaj religion, naciismon, komercan pasion, enmondigis novan fanatikecon — socialismon, komunismon, Stalin-naciismon kaj strebon al la monda regado»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

John Kenneth Galbraith[redakti]

Citaĵo
« Marx profunde influis tiujn, kiuj ne akceptis lian sistemon. Lia influo etendiĝis al tiuj, kiuj malplej supozis ke ili estas submetitaj al ĝi. »
— John Kenneth Galbraith
Citaĵo
« Se ni konsentas ke la Biblio estas verko de kolektiva aŭtoreco, nur Mohamedo rivalas kun Marx pro la nombro da konfesitaj kaj sindonemaj anoj varbitaj de unu sola aŭtoro. Kaj la konkurso ne vere estas tre proksima. La sekvantoj de Markso multe superas la filojn de la profeto»
— John Kenneth Galbraith

Referencoj

  1. Laŭ cito en Aforismoj greneroj de saĝeco de Eduard V. Tvarozek
  2. Pri la aparta marksismo ekestinta en Francio 1882
  3. Responde al demando de agento de la Usona Enmigrada kaj Naturiga Servo en 1954 pri tio, kion li pensis pri Marx (dum Makartiismo)

Bibliografio[redakti]

  • Karlo Markso: Markso hodiaŭ Nerefuteblaj citaĵoj ĉe marxists.org Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Eldonejo Monda Asembleo Socia (MAS) 2-a eldono 2010, ISBN 978-2-918300-29-8
  • Karl Marx kaj Friedrich Engels: Manifesto de la komunista partio, Esperanta traduko kaj postparolo de Detlev Blanke, Progreso, Moskvo, 1990, ISBN 5-01-002341-5.
  • Karlo Markso: La kapitalo, Volumo I, Kritiko de la politika ekonomio, Libro I: La produktadprocezo de la kapitalo, Ĉapitroj unua ĝis naŭa, Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, ISBN 978-2-918300-13-7
  • Karlo Markso: La kapitalo, Volumo I, Kritiko de la politika ekonomio, Libro I: La produktadprocezo de la kapitalo, Ĉapitroj deka ĝis dektria, Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, Monda Asembleo Socia (MAS) 2010, ISBN 978-2-918300-14-4 (aperonta libroforme en aŭtuno de 2010)
  • Karlo Markso: Kritiko de la Gotaa Programo, kun antaŭparolo de Frederiko Engelso kaj la letero al Bracke, tradukita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2-a eldono, 2010, ISBN 978-2-918300-21-2.
  • Karlo Markso: Dunglaboro kaj kapitalo, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, ISBN 878-2-918300-00-7
  • Karlo Markso: La mizero de la filozofio, Respondo al Prudono: „La filozofio de la mizero”, Kun antaŭparoloj de Frederiko Engelso kaj de Henri Mougin; Pri J. P. Prudono, Letero al J. B. v. Schweitzer, tradukita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, ISBN 978-2-918300-08-3
  • Karlo Markso; Frederiko Engelso: Tezoj pri Fojerbaĥo, Principoj de komunismo kaj aliaj verketoj, elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo socia (MAS), 2010, ISBN 978-2-918300-17-5

Verkoj[redakti]

Vidu ankaŭ[redakti]

Aliaj projektoj[redakti]

Verkoj ĉe Vikipedio[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:


Socia kaj politika filozofio
Filozofoj ArendtAristoteloAŭgustenoAkvinoBadiouBakuninBaudrillardCamusChomskyCiceronoKonfuceoDe BeauvoirEmersonEngelsFourierFranklinGandhiGramsciHegelHobbesJeffersonKantKierkegaardLaŭzioLeibnizLeninLockeLuxemburgMakiaveloMaoMarcuseMarxMontesquieuMohamedoNietzscheOrtegaPaineRenanRousseauRussellSadSartreSmithSokratoSpinozoStraussStirnerSunSun TzuTaineThoreauTocquevilleVoltaireWeber
Konceptoj JustecoJuroPacoPosedoRevolucioRajtoSocioDespotismoMilito
Regadformoj AristokratioBurokratioDemokratio