Mikelanĝelo

El Vikicitaro
Mikelanĝelo
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Mikelanĝelo (itale Michelangelo Buonarroti; naskiĝis la 6-an de marto 1475 - mortis la 18-an de februaro 1564) estis itala renesanca skulptisto, pentristo, arkitekto kaj poeto. Per lia verkaro kulminis la renesanco kaj komenciĝis la baroko. Li devenis el Florenco, sed multajn verkojn kreis en Romo servante al pluraj papoj.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Se homoj scius, kiom malfacile mi devas labori por akiri mian majstrecon, ĝi entute ne ŝajnus tiel mirinda. »
— Mikelanĝelo

Pri la aŭtoro[redakti]

Citaĵo
« Mi ofte aŭdis lin rezoni kaj diskuti pri amo kaj mi lernis de ĉeestantoj, ke li ne parolis alimaniere ol kiel legeblas ĉe Platono. Mi ne scias tion, kion diris Platono, sed mi bone scias, praktikinte longe kaj tre intime Mikelanĝelon, tiel, kiel mi faris, mi neniam aŭdis el sia buŝo aliajn parolojn ol tre honestajn kaj kapablajn subpremi dezirojn misajn kaj senbremsajn, kiuj povintus naskiĝi en koroj de junuloj. »
— Ascanio Condivi, lia unua biografo.
Citaĵo
« Antaŭ ĉiuj aliaj, senkompare, li amis Tomason dei Cavalieri, roma sinjoro, juna kaj pasiita pri arto. Li verkis sur kartono portreton lian naturgrada - la nura portreto, kiun li desegnis: li malamis kopii vivantan personon, krom se li estis nekompareble bela. »
— Giorgio Vasari[1]

Referencoj

  1. Le Vite