Totemo

El Vikicitaro
Totemo
Totemo
Totemo
Aliaj projektoj
Totemo en Vikipedio
Totemo en Komuneja kategorio
Totemo en Vikivortaro

Totemo estas viva aŭ malviva estaĵo, ordinare bestoplanto, rigardata de iu grupo (klano) kiel praulo kaj protektanto de la grupo, al kiu ĝi servas kiel insigno kaj kolektiva nomo.

Citaĵo
« La homo el totemo de la moskitoj deziras ke lia gento estu same multnombra kiel la moskitoj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Efektive rilato de la anoj de la klano de la totemo al la besto, per kies nomo ili nomas sin, estas tute alie ol en legendoj pri deveno. La anoj de la klano ne manĝas sian toteman beston. Al ili estas malpermesite mortigi ĝin aŭ manĝi, ĝi estas konsiderata kvazaŭ ilia pli aĝa frato»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Do en pli malfruaj tempoj, kiuj sekvas la tempon de la mitaj prauloj kaj kiuj, de la vidpunkto de la vivantaj arandoj, povas esti konsiderataj la nunaj, sur lokon de la sinmanĝado venis alia principo — la principo de kompato. La plej proksimajn parencojn inter la bestoj oni ne manĝas, same kiel oni ne manĝas la homojn. La tempoj de la totema kanibalismo — kaj nome tiel oni povas nomi manĝadon de propra totemo — pasis. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ[redakti]