Koro

El Vikicitaro
Koro
Koro
Koro
Aliaj projektoj
Koro en Vikipedio
Koro en Komunejo
Koro en Komuneja kategorio
Koro en Vikivortaro

Koro estas muskola kava organo, kiu per siaj kontrahiĝoj pumpas la sangon tra la korpo, kaj kiu estas la centra organo de la sangocirkuliga sistemo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La homa cerbo vivas en la dudeka jarcento; koro de plejparto de la homoj — ankoraŭ en la ŝtonepoko»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Granda literaturo, pasinta aŭ nuna, estas la esprimo de granda kono de la homa koro; granda arto estas la esprimo de solvo de la konflikto inter la postuloj de la mondo ekstere kaj tiu interne. » « (angle) Great literature, past or present, is the expression of great knowledge of the human heart; great art is the expression of a solution of the conflict between the demands of the world without and that within. »
— Edith Hamilton
Citaĵo
« Estas vojo de la okulo al la koro, kiu ne iras tra la intelekto. » « (angle) There is a road from the eye to the heart that does not go through the intellect. »
— Gilbert Keith Chesterton
Citaĵo
« Kio de ni vivas en la koroj de aliaj
estas nia plej vera kaj plej profunda memo. »
— Johann Gottfried Herder
Citaĵo
« Koro, koro kiu doloras, estas koro, koro kiu funkcias. » « (angle) A heart, a heart that hurts, is a heart, a heart that works. »
— Juliana Hatfield
Citaĵo
« Vojaĝado ŝanĝas vin. Dum vi trairas tiun ĉi vivon kaj tiun ĉi mondon, vi iomete ŝanĝas aferojn, vi lasas spurojn, kvankam malgrandaj. Kaj kompense, vivo - kaj vojaĝoj - lasas spurojn sur vi. Plej ofte tiuj markoj - sur via korpo aŭ sur via koro - estas belaj. Tamen ofte ili doloras. » « (angle) Travel changes you. As you move through this life and this world you change things slightly, you leave marks behind, however small. And in return, life — and travel — leaves marks on you. Most of the time, those marks — on your body or on your heart — are beautiful. Often, though, they hurt. »
— Anthony Bourdain
Citaĵo
« Ni aliĝas al la vivo nun per nia lasta muskolo - la koro. » « (angle) We are adhering to life now with our last muscle — the heart. »
— Djuna Barnes
Citaĵo
« Nu, mia koro konas min pli bone ol mi konas min mem
Do mi lasos ĝin ĉion diri. »
— KT Tunstall
Citaĵo
« Ne hazarde multaj akuzas min, ke mi faris publikajn aferojn per mia koro anstataŭ per mia kapo. Nu, kaj se mi faros?... Tiuj, kiuj ne scias plori per sia tuta koro, ankaŭ ne scias ridi»
— Golda Meir
Citaĵo
« Estas vojo de la okulo al la koro, kiu ne trapasas la intelekton. » « (angle) There is a road from the eye to the heart that does not go through the intellect. »
— Gilbert Keith Chesterton
Citaĵo
« Venu, pluku bonan koron; parolu la veron kaj hontigu la diablon»
— François Rabelais
Citaĵo
« Estas bone por la koro esti naiva kaj por la menso ne esti. »
— Anatole France
Citaĵo
« Kiam mi aŭskultas amon, mi aŭskultas mian veran naturon. Kiam mi esprimas amon, mi esprimas mian veran naturon. Ni ĉiuj amas. Ni ĉiuj faras tion pli kaj pli perfekte. La pasinteco portis al ni kaj cindrojn kaj diamantojn. En la nuntempo ni trovas la florojn de tio, kion ni plantis kaj la semojn de tio, kio ni fariĝas. Mi plantas la semojn de amo en mia koro. Mi plantas la semojn de amo en la koroj de aliaj. » « (angle) When I listen to love, I am listening to my true nature. When I express love, I am expressing my true nature. All of us love. All of us do it more and more perfectly. The past has brought us both ashes and diamonds. In the present we find the flowers of what we've planted and the seeds of what we are becoming. I plant the seeds of love in my heart. I plant the seeds of love in the hearts of others. »
— Julia Cameron
Citaĵo
« Amo, ĉu novnaskita, ĉu vekita el mortsimila dormeto, devas ĉiam krei sunbrilon, plenigante la koron tiel plena de brilo, ke ĝi superfluas sur la eksteran mondon. » « (angle) Love, whether newly born, or aroused from a deathlike slumber, must always create sunshine, filling the heart so full of radiance, that it overflows upon the outward world. »
— Nathaniel Hawthorne
Citaĵo
« Sekvu la voĉon de via koro, eĉ se ĝi kondukos vin for de la vojo de timemaj animoj. Ne fariĝu malmola kaj amara, eĉ se la vivo torturas vin kelkfoje. Nur unu afero gravas: vivi sian vivon bone kaj feliĉe... »
— Wilhelm Reich
Citaĵo
« Jen mia sekreto. Ĝi estas tre simpla: oni bone vidas nur per sia koro. La esenco estas nevidebla per la okuloj.[1] »
— Antoine de Saint-ExuperyLa Eta Princo
Citaĵo
« La potenco de penso estas la lumo de scio, la potenco de volo estas la energio de karaktero, la potenco de koro estas amo. Racio, amo kaj potenco de volo estas perfektecoj de homo. »
— Ludwig Feuerbach, La esenco de kristanismo (1841)
Citaĵo
« La sola vera blindulo en kristnaska tempo estas tiu, kiu ne havas kristnaskon en sia koro. » « The only real blind person at Christmas-time is he who has not Christmas in his heart. »
— Helen Keller
Citaĵo
« Ne ĉiam facilas agi laŭ tio, kio estas en via kapo anstataŭ laŭ tio, kio estas en via koro. Kaj vi ne ĉiam pravas. La tuta lertaĵo por scii kion fari estas decidi kiam aŭskulti vian kapon, kaj kiam estas bone nur sekvi viajn sentojn. » « (angle) It isn't always easy to act on what's in your head instead of what's in your heart. And it isn't always right to. The whole trick to knowing what to do is deciding when to make yourself listen to your head, and when it's okay to just follow your feelings. »
— Steven Brust, Athyra (1993)

Proverboj[redakti]

Citaĵo
« Koro pleniĝas — lango moviĝas. »
— Proverbaro Esperanta

Referencoj

  1. 3a Esperanta eldono.

Vidu ankaŭ[redakti]